La Bona Lingvo
La Bona Lingvo

Esperanto estas facila

Pli ĝuste, Esperanto devus esti facila. Bedaŭrinde la evoluo en la lingvo emas malsimpligi ĝin, precipe por tiuj, kiuj ne parolas eŭropan lingvon.

Iuj esperantistoj enkondukas novajn vortojn kun la celo “riĉigi” aŭ “beligi” la lingvon, aliaj tutsimple pro eraro. Se oni ne kontrolas en vortaro, estas tre facile enkonduki la vorton gambo apud kruro, ilegala apud kontraŭleĝa, uvo apud vinbero. Poste ambaŭ vortoj aperas en vortaroj, kun la sekvo ke novaj esperantistoj devas lerni du vortojn anstataŭ unu.

Inspiras nin la libro La bona lingvo de Claude Piron. Nia celo estas konservi la tutmondan facilecon kaj klaran esprimplenan kapablon de Esperanto. Tial ĝi proponas alternativojn por malhelpaj nacilingvaĵoj uzante ekzistantajn radikojn.

Nia celo ne estas ŝanĝi Esperanton, sed konservi ĝiajn plej bonajn ecojn kaj helpi homojn uzi ĝin pli efike. Ni kredas, ke Esperanto povas ankoraŭ esti kaj bela kaj klara kaj tutmonda lingvo, se ni ne kreas vortojn senbezone, sed elektas esprimojn facile lerneblajn kaj kompreneblajn, sendepende de onia nacia lingvo.

En ĉi tiu retejo vi trovos simplajn samsignifajn vortojn, uzante laŭeble nur Fundamentajn kaj oficialajn vortradikojn, por esprimi vin en lingvaĵo bonveniga al la tuta mondo.

Utiligu ĉi tiujn proponojn kiam vi parolas aŭ verkas. Vi povas kopii viajn skribaĵojn en la analizilon por trovi la simpligeblajn vortojn.

Ni invitas vin aliĝi al nia laborgrupo. Kontaktu nin por aliĝi al nia diskut-listo, aŭ vizitu ĝin rekte ĉe Google-grupoj. Vi povas ankaŭ sekvi nin per Facebook.

Kiel uzi la vortoliston

La vortolisto enhavas liston de novaj radikoj (neologismoj) aŭ de malfacilaj radikoj kaj eblajn pli simplaj samsignifajn vortojn.

Kiam troviĝas pluraj samsignifaj esprimoj, foje la taŭga elekto dependas de la uzokazo, sed se ne, ni preferas la antaŭajn super la postaj, ktp. Ekzemple:

  • barto → balen·lamen·o, balen·ost·o komprenigas, ke balenlameno estas pli bona ol balenosto.

Laŭprefere aldonu aŭ forigu ligajn vokalojn en kunmetitaj vortoj. Ni ne interkonsentas pri tio, do ni ne indikas preferon, malgraŭ tio, ke ni foje metis ilin kaj foje ne. Ekzemple:

  • cefalalgio → kap·dolor·o kuntrenas ankaŭ kap·o·dolor·o.

Oni devas ŝanĝi la simpligojn laŭ la kunteksto. Ekzemple:

  • masakri → amas·buĉ·i kuntrenas maskariĝinta → amas·buĉ·iĝ·int·a
  • hidrogeologio → grund·akv·o·scienc·o, sed hidrogeologia mapo → grund·akv·a map·o

Ĝenerale post fundamentaj aŭ oficialaj radikoj ni donas ankaŭ por konsiderindaj alternativoj anstataŭ prefere por nepraj malrekomendoj. Nur en kelkaj okazoj ni tamen malrekomendas vorton malgraŭ la oficialeco aŭ fundamenteco. Ekzemple:

  • beletristiko → beletr·o

Grizaj vortoj estas samsignifaj laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto aŭ la Reta Vortaro, sed ankoraŭ ne kontrolitaj de ni. Ili estas havebligitaj por via konsidero, sed la kvalito de la simpligoj varias, do vi mem juĝu pri ili.

Niaj Iloj

Ĉi tiu retejo ofertas plurajn ilojn por helpi vin lerni kaj uzi pli tutmonde memklarajn Esperantajn vortojn:

Dankoj

La laboroj de La Bona Lingvo daŭras honore al la instiginto, Renato Corsetti. Ni dankas Davide Marchiani, kiu kreis la malnovan retejon, kaj Noam Mohr, kiu kreis ĉi tiun. Kaj ni dankas ĉiujn, kiuj kontribuis kaj daŭre kunlaboras pri la projekto per la diskutgrupo — inter ili espereble ankaŭ vin!